Taras Sxevcxenko
Testamento

Post la morto enterigu
Min en lando mia
Meze de senlime vasta
Step’ ukrainia,
Ke mi povu vidi kampojn
Kaj de Dnipro fluon,
Ke mi povu auxdi gxian
Lauxtan mugxan bruon.

Kiam el Ukrainio
Portos gxi en maron
Malamikan sangon… tiam
Montojn kaj kamparon
Mi forlasos kaj al Dio
Fluas, cxar bezonas
Mi lin pregxi. Sed gxis tiam
Dion mi ne konas.

Enterigu min, ribelu,
Rompu la cxenerojn
Kaj aspergu malamika
Sango la liberon.
Kaj en granda familio
Nova kaj libera
Ne forgesu rememori
Min per vort’ tenera.

Semyon Vaynblat
(stihi.ru)


Стихотворение «» на эсперанто.
(Taras Shevchenko in esperanto).